Klaus Schubert

Esperantologio


Esperantologio / Esperanto Studies

Esperantologio / Esperanto Studies (EES) estas interfaka revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas kontribuojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Krom esplor-artikoloj kaj libro-recenzoj, la revuo ankaŭ publikigas elektitajn kontribuojn el la Esperantologiaj Konferencoj.

La ĉefa celo de Esperantologio / Esperanto Studies estas stimuli novajn alirojn al Esperantologio kaj subteni fakan interŝanĝon kaj kunlaboron sur la kampo. La konstruaj kritikoj de la redakta komitato celas helpi esploristojn plibonigi siajn verkojn kaj, estontece, ankaŭ aperigi ilin en alilingvaj fakaj revuoj.

Ekde 2019 Esperantologio / Esperanto Studies eldoniĝas sub la aŭspicioj de CED. Ĝiaj redaktoroj estas Christopher Gledhill kaj Klaus Schubert.

Oni povas aboni la revuon en presita formo aŭ senpage elŝuti la volumon. Krome eblas aliri la arkivon:

https://interlingvistiko.net